Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj sportistoj revenis de Ateno en Pekinon

Matene de la 31-a de aŭgusto la Ĉina Sporta Delegacio, kiu akiris brilajn sukcesojn kun historia signifo en la 28-aj Olimpikoj, revenis de Ateno en Pekinon. Li Changchun, Chen Zhili kaj aliaj gvidantoj de Ĉinio, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro, kaj proksimume mil personoj varme bonvenigis la meritoplenajn sportistojn en la Ĉefurba Aerodromo.

Revenis la Ĉina Sporta Delegacio el pluraj sportaj teamoj, kiaj la virina flugpilka, atletika, plonĝa, kajakada kaj taekuonda teamoj, oficistoj de la delegacio, oficistoj de la Pekina Registaro kaj la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj, sume 245 personoj.

La Ĉina Sporta Delegacio akiris gloron en la 28-aj Olimpikoj. Ĝi gajnis entute 32 orajn, 17 arĝentajn kaj 14 kuprajn medalojn kaj okupis la duan lokon laŭ la nombro de oraj medaloj.