Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino la Interreta Konferenco
de Ĉinio, 2004

Matene de la 1-a de septembro inaŭguriĝis en Pekino la Interreta Konferenco de Ĉinio, 2004, kiun ĉeestas proksimume mil personoj. En la inaŭguro la ministro de informa industrio de Ĉinio voĉlegis gratulan leteron de Huang Ju, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro.

Huang Ju diris en la letero, ke dank’ al kuna penado de multaj departementoj la ĉina interreto rikoltis rimarkindajn fruktojn en 10 jaroj post kiam ĝi enkondukiĝis en Ĉinion. La reta skalo rapide disvastiĝis kaj nun la nombro de la retumantoj okupas la duan lokon en la mondo, pli kaj pli leviĝis la nivelo de ekspluato de informaj riĉfontoj kaj disvastiĝis tagon post tago la influo de interreto, kiu estas grava forto por akceli la nacian ekonomion, socian disvolviĝon kaj konstruadon de la ŝtata informadiko. La nova situacio kaj tasko metis novajn postulojn al la ĉina interreto. La centra komitato de la partio kaj Ŝtata Konsilantaro deziras, ke la interretaj entreprenoj intensigu esploradon pri novaj teknologioj kaj novaj industrioj, pliigu la fundamentan konstruadon de la informaj retoj, akcelu disvolvon de retaj informaj riĉfontoj, disvolvu la civilizacian konstruadon kaj konstruadon de fidinda sistemo de la retoj, intensigu memkontroladon kaj purigu la retan medion por ke la ĉina interreto daŭre, rapide kaj sane disvolviĝu, faru pli da kontribuoj al konstruado de la bonhava socio en ĉiuj flankoj kaj kreu novan situacion de la socialisma afero kun ĉinaj trajtoj.

La konferenco daŭros tri tagojn, kiam ĉinaj kaj alilandaj fakuloj kaj aliaj ĉeestantoj diskutos pri trakto de rubaj retpoŝtaĵoj, reta utiligo kaj aliaj problemoj. La Interreta Asocio de Ĉinio publikigos “Raporton pri esplorado de la interreta industrio de Ĉinio en 2004”.