Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Por sekura produktado en Ĉinio

La 2-an de septembro Wang Xianzheng, direktoro de la Ŝtata Administracio de Kontrolo de Sekura Produktado de Ĉinio, diris en la inaŭguro de la Dua Internacia Forumo de Sekura Produktado en Pekino, ke sekura produktado, sekureco kaj sano de la laborantoj markas progreson de la civilizacio kaj homa socio kaj la ĉina registaro alte taksas tiun problemon. Ĉinio publikigis “Leĝon pri sekura produktado”, “Regularon pri konfirmiloj de sekura produktado” kaj aliajn. Ĉinio jam ellaboris kaj kompletigis la respondecan sistemon de la registaro, departementoj kaj entreprenoj pri sekura produktado. Kaj en Ĉinio estas jam starigita skeleto de la leĝa sistemo pri sekura produktado kun ĉinaj trajtoj, konforma al tiu de la tuta mondo.

En la lastaj jaroj la ĉina registaro alprenis serion da gravaj rimedoj por solvi novajn problemojn koncernantajn sekuran produktadon sub la kondiĉoj de merkata ekonomio en la sfero de leĝa sistemo, departementa sistemo, investo, propagando kaj aliaj. Nun jam fundamente formiĝis la dispozicio de sekura produktado, en kiu la registaro faras unuecan gvidadon, la departementoj inspektas laŭ leĝo, la entreprenoj respondecas, la popolanoj kontrolas kaj la tuta socio subtenas la sekuran produktadon.

Wang Xianzheng diris, ke en la kuranta jaro la sekura produktado en Ĉinio estas stabila kaj la totala kvanto de akcidentoj malkreskis. La industriaj, minejaj kaj komercaj entreprenoj kaj precipe la karbomineja produktado tendencas al stabileco, tamen kompare kun avangardaj landoj Ĉinio restas postiĝinta kaj la totala kvanto de akcidentoj restas granda. En iuj entreprenoj kaj sur iuj kampoj la grandaj kaj ekstreme grandaj akcidentoj ne radikale reduktiĝis. Tial nun la sekura produktado daŭre alfrontas seriozan situacion kaj la tasko por malpliigi akcidentojn restas peza kaj tiel statos ankaŭ en la proksima estonteco.

Estro de la Orient-azia Oficejo de la Internacia Laborula Organizo opinias, ke nun Ĉinio havas specialajn leĝojn por sekura produktado kaj kontraŭ profesiaj malsanoj kaj ĝia progreso en la lastaj jaroj estis tre ĝojiga.