Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Dek mil pekinanoj marŝis por la 29-aj Olimpikoj

La 5-an de septembro, je la 9-a matene, okazis en Pekino “Marŝo al 2008 en Pekino”, kiun partoprenis dek mil personoj el diversaj rondoj. Tio estis la unua granda amasa sporta aktivado en Pekino post la Atenaj Olimpikoj.

La marŝo altiris al si dek mil urbanojn. Ĝin partoprenis ankaŭ diplomatoj de pli ol 40 landoj, oficistoj de internaciaj organizoj, funkciuloj de komercaj societoj en Pekino kaj alilandaj studentoj en Pekino, kies nombro superis 700. Ankaŭ Zhang Yining kaj Teng Haibin, kiuj devenis de Pekino kaj gajnis oran medalon en la Atenaj Olimpikoj, partoprenis la marŝon. Ili estis tre multe atentataj en la marŝado. Ĉiuj marŝantoj en ĉemizoj ruĝa, verda, flava, nigra kaj blua simbolantaj kvin ringojn de la Olimpikoj, ekiris de la Pekina Ekonomi-Teknologia Disvolva Distrikto por 21 km.

Diversaĝaj homoj partoprenis la marŝadon, inter ili estis 4-jara knabo kaj pli-ol-80-jaraj maljunuloj. Tio estis duafoja marŝado por 4-jara knabo Yang Mingxiong. Li estis tre vigla en la marŝado kaj multe gajigis la plenkreskulojn. Lia patro diris, ke jam en la pasinta jaro li mem plenumis marŝadon de 21 km kaj ĉi-foje li volas atingi pli grandan progreson.

Atinginte la finon de la marŝo, iu 85-jara japana maljunulo diris: “Marŝado estas utila ne nur al psikologio kaj korpo. Mi estas tre ĝoja vidi, ke tiel multe da homoj faras marŝadon, tiel multe ŝatatan de la pekinanoj.”

Zhang Yining, ĉampionino de la solluda kaj parluda virina tablotenisa konkurso en la Atenaj Olimpikoj, diris: “Mi estas forte kortuŝita de la marŝado kaj sentas la olimpikan spiriton sur la tero de Ĉinio. Por ni la Olimpikoj estas ne nur gloro, sed ankaŭ tasko.” Ŝi daŭrigis: “Iru tuj al la naturo, al la verdaĵoj, al la lumo, energie partoprenu kaj akcelu la prosperon de la tutpopola saniga aktivado. Per la grandanimeco de la ĉina popolo ni bonvenigos amikojn el la tuta mondo kaj per forta korpa konstitucio kaj nobla spirito brakumos la Olimpikojn en 2008.”