Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Septembre komenciĝos agado por proprieto de intelekto tra la tuta Ĉinio

En la gazetara konferenco okazigita antaŭ nelonge de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro respondeculo de la Ŝtata Laborgrupo pri Protekto de Proprieto de Intelekto kaj vicministro de komerco Zhang Zhigang konigis koncernajn aferojn de Ĉinio pri protekto de proprieto de intelekto kaj diris, ke de septembro de 2004 ĝis aŭgusto de 2005 Ĉinio faros specialan agadon por protekto de proprieto de intelekto tra la tuta lando.

Zhang diris, ke la ĉi-foja speciala agado por protekto de proprieto de intelekto estos organizata de la Ŝtata Laborgrupo pri Protekto de Proprieto de Intelekto kaj praktikata de diversaj departementoj en diversaj lokoj kaj por la agado oni difinos gravajn kampojn, ĉenerojn kaj lokojn por kompleta praktikado.

Li konigis ankaŭ, ke ĉi-foje oni turnos la atenton ĉefe al protekto de proprieto de markoj, aŭtoreco kaj patentoj, al importo kaj eksporto de diversaj varoj, diversaj ekspozicioj kaj prilaboro de la difinitaj varoj vendataj en la pogrande vendata merkato kaj al la lokoj, kie troviĝas kompare multe da fabrikoj kaj vendejoj de falsaj kaj malbonkvalitaj varoj. En la agado antaŭ ĉio oni traktos la aferojn grand-influajn kaj forte malkontentigantajn la aŭtorojn, kiuj ĝuas la proprieton de intelekto. Oni certe aktive agos, severe punos la krimulojn atencantajn la proprieton.