Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 8-a Ĉina Internacia Foiro
de Investo kaj Komerco

Matene de la 8-a de septembro, 2004, inaŭguriĝis la 8-a Ĉina Internacia Foiro de Investo kaj Komerco en la Internacia Konferenca Centro de Xiamen, Fujian-provinco, Ĉinio, kaj la inaŭguron ĉeestis Wu Yi, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio; Bo Xilai, ministro de komerco de Ĉinio; Edmund Ho Hau-wah, ĉefo de la Makaa Speciala Administra Distrikto; Lu Zhangong, estro de Fujian-provinco; Liu Mingkang, prezidanto de la Ĉina Komisiono por Kontrolo de Bankoj; Henry Tang, direktoro de la financa departemento de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto; Fernando Canales Clariond, ministro de ekonomio de Meksikio; Michel L. Eskew, prezidanto de la Tutlanda Komisiono por Ĉina-Usona Komerco; Kai Hammerich, prezidanto de la Monda Asocio de Establoj por Akcelo de Investo; kaj aliaj.

La foiron ĉeestas pli ol dek mil entreprenistoj el Britio, Francio, Svedio, Aŭstralio, Korea Respubliko kaj aliaj sume pli ol 50 landoj kaj la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto. La foiro estas organizata de la Ministerio de Komerco de Ĉinio kaj la Konferenco pri Komerco kaj Disvolvo de UN, Industri-disvolva Organizo de UN, Internacia Financa Korporacio, Monda Asocio de Establoj por Akcelo de Investo.