Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unua Tradicia Uŝu-a Festivalo de la Mondo
okazos en Zhengzhou

La Unua Tradicia Uŝu-a Festivalo de la Mondo okazos de la 16-a ĝis la 20-a de oktobro en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco, Ĉinio. Ĝin organizas la Internacia Uŝu-a Federacio kaj Ĉina Uŝu-a Asocio kaj gastigos de la Sporta Administracio de Henan kaj Zhengzhou-a Popola Registaro. Ĝin partoprenos pli ol 2 mil eminentaj uŝu-istoj el 50 landoj kaj regionoj.

La ĉi-foja festivalo estos unua mondskala uŝu-a manifestacio organizata de la Internacia Uŝu-a Federacio. Kun la temo “Amikiĝo per uŝu-o por kuna progreso kaj disvolvo de la tradicia uŝu-o”, ĝi celas populariĝon kaj disvastiĝon de uŝu-o tra la tuta mondo kaj kontribui al la 29-aj Olimpikoj por ke la Olimpikoj prenu ĝin kiel sian sportobranĉon.

La festivalo konsistos el inaŭguro, granda amuza vespero, konkursoj, prelegoj, amasa ludo kaj aliaj. La konkursoj estos boksa, armila, parluda kaj kolektiva. Nun la laboro estas bone preparita.