Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio urĝe helpas Beslan

La urĝsavaj medicinaj aparatoj, kun valoro de 10 milionoj da juanoj, donacitaj de la ĉina registaro, estis transportitaj al Beslan la 12-an de septembro. Oficisto de la Ĉina Ambasadorejo en Rusio transdonis al la rusa registaro la aparatojn.

La 12-an de septembro, je la 12-a horo kaj 30 minutoj la ĉina aviadilo surteriĝis en la aerodromo de Beslan, portante 15 tunojn da medicinaj aparatoj el 30 specoj urĝe bezonataj de Rusio. Konsilanto de la Ĉina Ambasadorejo en Rusio kaj ŝtafoficistoj de la Respubliko de Norda Ossetia ĉeestis la ceremonion de transdono de tiuj urĝsavaj medicinaj aparatoj.

La ĉina konsilanto diris, ke la ĉinaj gvidantoj, registaro kaj popolo akre riproĉas la terorisman atakon okazintan en Rusio lastatempe kaj diversmaniere faris profundan kondolencon al la viktimoj kaj montris sian intiman konsolon al iliaj familianoj. En tiu speciala tempo la ĉina popolo firme staras ĉe la rusa popolo kaj volontas dividi la malĝojon kune kun la rusa popolo. La materia donaco de Ĉinio montras altan takson de la ĉinaj gvidantoj al la ĉina-rusaj interrilatoj kaj profundan amon de la ĉina popolo al la rusa.

Rusaj ŝtatoficistoj diris, ke la medicinaj aparatoj donacitaj de Ĉinio estas urĝe bezonataj kaj tre utilaj por Rusio en la nuna tempo. En tiuj malfacilaj tagoj la rusa popolo sentis grandan simpation kaj valoran helpon de sia granda najbaro. La gvidantoj kaj popolo de Ĉinio montris ne nur sian bonkorecon, sed ankaŭ kamaradan amikecon al la rusa popolo. Tiu helpo estas sincera, honesta. La rusa popolo alte taksas kaj neniam forgesos ĝin.

Krom la supre menciitaj materialoj la Ruĝa Kruco de Ĉinio donacis ankaŭ 100 mil usonajn dolarojn kaj krome la ĉina registaro diris, ke ĝi volontas akcepti iujn vunditajn infanojn por kuracado.

Matene de la 1-a de septembro terorista bando okupis la Unuan Mezlernejon de Beslan, Norda Ossetia, kaj ostaĝigis 1200 lernantojn, iliajn gepatrojn kaj instruistojn. Posttagmeze de la 3-a en la lernejo okazis eksplodo kaj teroristoj pafis al la diskurantaj ostaĝoj. En tiu momento rusaj militistoj kaj policanoj sin trudis en la lernejon kaj komencis savadon de la ostaĝoj. En tiu evento pli ol 300 homoj estis mortigitaj, kies duono estas infanoj.