Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Turisma Festivalo de Hunan, 2004

Matene de la 12-a de septembro inaŭguriĝis la Turisma Festivalo de Hunan, 2004, en la urbo Liuyang. La temo de la festivalo estas “Ĝoja vojaĝo por koni la belan Hunan”. La festivalo ebligas koni la longan historion kaj kulturon de Hunan, ĝui ĝiajn belajn pejzaĝojn kaj sperti la enhavoriĉajn popolajn morojn.

La inaŭguro kaj ĥoro “Liuyang-rivero” de 100 mil personoj okazis sur Liuyang-placo kaj en pitoreskejo ĉe Liuyang-rivero. La tuta aktivado estos akompanata de la kanto “Liuyang-rivero” kaj aliaj kantoj. Krom tio estos ankaŭ konkursoj de drakboatoj kaj bambuaj flosoj, prezento de artfajraĵoj kaj surakva baleto.

La festivalo daŭros 7 tagojn. En la festivalo estos turismo por koni la ordinaran vivon de la loĝantoj de Zhangjiajie, kultura festivalo de vojaĝo al Dongting-lago kaj la urbo Yueyang, arta festivalo de vojaĝo al Belulina Hejmloko ĉe Persiko-rivero de Yiyang, kultura festivalo de feliĉo en Persika Fonto de Changde kaj agrikultura festivalo en Hengyang, 2004.

La festivalon ĉeestos 150 turismaj entreprenistoj kaj oficistoj de la Monda Turisma Organizo el Usono, Germanio, Japanio, Korea Respubliko, Singapuro, Malajzio, Tajlando, la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto kaj Taiwan de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj regionoj. La alilandana partopreno ne nur estas utila al la internacia ekonomia kaj kultura interŝanĝo, sed ankaŭ donas ŝancon por ke oni manifestu la naturajn riĉfontojn kaj riĉfontojn de la homa kulturo de Hunan al la tuta mondo.