Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fondiĝis en Anhui la Yangzi-a Centro de
Protekto de Akvaj Animaloj

Antaŭ nelonge fondiĝis la Yangzi-a Centro de Protekto de Akvaj Animaloj en la urbo Tongling, Anhui-provinco, ĉe la malsupra Yangzi-rivero. Tio estas feliĉa informo por blanknaĝilaj delfenoj, neomeroj (Neomeris phocaenoides), miksociprinoj (Myxocyprinus asiaticus), ĉinaj huzoj kaj aliaj sovaĝaj akvaj animaloj en Yangzi-rivero.

La centro estas destinita por protekti la vivmedion de sovagaj animaloj en Yangzi-rivero, malhelpi la arbitran fiŝadon, savi la gravajn sovaĝajn animalojn protektatajn de la ŝtato, rehavigi kaj konstrui vojon por reproduktiĝo kaj naĝado de la riveraj kaj lagaj fiŝoj. Kun senĉesa ŝanĝiĝo de la tieaj ekologiaj kondiĉoj oni donas pli grandan atenton al protekto de la pereontaj sovaĝaj animaloj en Yangzi-rivero. Laŭ statistiko, en Yangzi-rivero vivis pli ol 400 blanknaĝilaj delfenoj en 1982, sed en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento nur 200. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento en Yangzi-rivero vivis ĉ. 2700 neomeroj, sed nun malpli ol 1700. Por protekti la blanknaĝilajn delfenojn, neomerojn kaj aliajn sovaĝajn animalojn, en 1985 fondiĝis bredejo de blanknaĝilaj delfenoj en Tongling kaj antaŭ nelonge la Ŝtata Mediprotekta Administracio decidis starigi la nomitan centron cele plifortigi protekton de la akva ekologia medio kaj sovaĝaj akvaj animaloj en Yangzi-rivero.