Unua paĝo >> Aktualaĵoj


UN honoris ĉinajn militistojn en Liberio
per medalo de paco

La 14-an de septembro ĉinaj militistoj ricevis honoran medalon de paco donitan de UN en Zwedru, la tria granda urbo de Liberio.

Vicdelegito de la ĝenerala sekretario de UN kaj vicprezidanto de la speciala delegacio de UN en Liberio, vickomandanto de la pacdefenda trupo de UN en Liberio, ĉina ambasadoro en Liberio, la loka provincestro kaj urbestro de Zwedru ĉeestis la ceremonion de honorado. La vicdelegito faris paroladon, en kiu li alte taksis, ke en la lastaj jaroj Ĉinio aktive partoprenis la pacdefendan aktivadon organizitan de UN, kaj laŭdis la elstarajn kontribuojn de ĉinaj militistoj en pacdefendo en Liberio.

La ĉina pacdefenda trupo konsistas el sapeista roto, kuracista taĉmento kaj transporta roto. Ĝi estas la plej granda pacdefenda trupo de Ĉinio kadre de UN. La 10-an de decembro, 2003, la ĉina pacdefenda trupo estis dispoziciita en Liberio. Tie ĝi riparis difektitajn vojojn longajn je 660 km, konstruis 3 ŝtalajn pontojn kaj 18 lignajn pontojn, rekonstruis 3 helikopterajn aerodromojn, veturigis transportajn kamionojn 5130 fojojn kaj 86900 km, transportis 65580 homfojojn kaj 12000 tunojn da objektoj, faris kuracadon por pli ol 2000 militistoj kaj loĝantoj. La avangardaj militistaj ekipaĵoj, eminenta tekniko, bona disciplino kaj brilaj sukcesoj de la ĉinaj militistoj estis laŭdataj de la liberiaj registaro, popolo kaj alilandaj militistoj. Per siaj propraj agoj ili montris, ke ilia trupo estas civilizita, forta kaj pacdefenda.