Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj
de Ĉinio komentis, ke UN rifuzis diskuti
pri “aliĝo” de Taiwan al ĝi

La 16-an de septembro, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, komentis tion, ke la Ĝenerala Komitato de la 59-a Ĝenerala Asembleo de UN rifuzis meti en la tagordon la proponon, ke Taiwan “aliĝu” al UN. Ekde 1993 ĉiujare la Taiwan-aj aŭtoritatoj instigis kelkajn landojn fari tian proponon al UN, sed ĉiufoje ĝi fiaskis.

Faktoj montras, ke Taiwan kiel parto de Ĉinio havas neniun rajton aliĝi al UN, kies membroj ĉiuj devas esti suverenaj ŝtatoj. Ĉia ago, malobservanta la celon kaj principon de la Ĉarto de UN, malobservanta la rezolucion n-ro 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj defianta la komune akceptitan principon de la internacia socio pri unu Ĉinio, neniel estos subtenata de la membrolandoj de UN, kaj la 1.3 miliardoj da ĉinoj, inkl. de la loĝantoj de Taiwan, ne aprobos ĝin.