Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 4-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato
de KPĈ okazis en Pekino

La 4-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazis de la 16-a ĝis la 19-a de septembro, 2004, en Pekino.

La sesion ĉeestis 194 membroj kaj 152 alternaj membroj de la Centra Komitato de KPĈ. Ĝin senvoĉdonrajte ĉeestis membroj de la Centra Komisiono por Disciplin-inspektado de KPĈ kaj gvidantoj de koncernaj departementoj.

La sesio publikigis komunikon, kiu diras, ke la sesion prezidis la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. Hu Jintao, ĝia ĝenerala sekretario, faris gravan paroladon en la sesio.

La sesio aŭskultis kaj diskutis la laborraporton de Hu Jintao, faritan laŭ komisio de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, ekzamenis kaj aprobis la “Decidon de la Centra Komitato de KPĈ pri intensigo de la konstruado de la regaj kapabloj de la partio”, kaj Zeng Qinghong faris eksplikon pri la decido (malneto).

La sesio ekzamenis kaj aprobis la “Decidon de la 4-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPĈ pri konsento, ke kamarado Jiang Zemin abdiku la prezidantecon de la Centra Milita Komisiono de KPĈ”. La sesio alte taksis la elstarajn kontribuojn de Jiang Zemin al la partio, ŝtato kaj popolo.

La sesio ekzamenis kaj aprobis la “Decidon de la 4-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPĈ pri reguligo kaj solidigo de la membraro de la Centra Milita Komisiono de KPĈ” kaj decidis, ke Hu Jintao funkciu kiel ĝia prezidanto kaj Xu Caihou kiel ĝia vicprezidanto kaj aldonis Chen Bingde, Qiao Qingchen, Zhang Dingfa kaj Jing Zhiyuan al la Centra Milita Komisiono de KPĈ kiel ĝiajn novajn membrojn. Laŭ difino de la partia statuto la sesio decidis, ke la alternaj membroj de la centra komitato Ashat Kerimbay kaj Wang Zhengwei estu ĝiaj membroj. La sesio ekzamenis kaj aprobis la “Raporton de la Centra Komisiono por Disciplin-inspektado pri ekzameno de la problemoj de Tian Fengshan” kaj decidis senigi lin, antaŭan ministron de tero kaj riĉfontoj, je la membreco de la Centra Komitato de KPĈ kaj je lia partianeco.