Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis transloĝado de popolanoj en la regiono ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero

En septembro de 2004 oficiale finiĝis la transloĝado de 166 mil homoj en la regiono ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero. La agado daŭris 5 jarojn.

En la regiono troviĝas la granda akvoadministra vorko. Por konstrui akvokonservejon, akvobaraĵon, hidroelektrejon k.a., oni devis transloĝigi la lokanojn, kies hejmlokoj troviĝos sub la akvonivelo de la regiono post konstruo de la vorko.

En majo de 1999 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis komenci la transloĝigon de la koncernataj lokanoj. Ĝis septembro de 2004 la loka registaro aranĝis transloĝadon de 141 mil homoj al aliaj lokoj, dum aliaj 25 mil homoj mem transloĝiĝis dise en pli ol 20 provincojn kaj urbojn. La transloĝintoj havas novan hejmon en 2000 lokoj de 11 provincoj kaj municipoj inkluzive de Ŝanhajo kaj Jiangsu-provinco.

Tiuj transloĝintoj akiris necesan parcelon, meznombre ĉiu po 0.07 hektaro. Kaj tiuj en Hubei-provinco akiris po 0.1 hektaron. Iliaj vivkondiĉoj estas pli bonaj ol tiuj antaŭ la transloĝigo, ke ĉiu ĝuas 20-25 kvadratajn metrojn por loĝado, same kiel la indiĝenoj.