Unua paĝo >> Aktualaĵoj


10 oraj medaloj gajnitaj de ĉinaj handikapito-sportistoj en unu tago

En la 20-a de septembro, nome en la tria tago de la Atenaj Olimpikoj de Handikapitoj, ĉinaj sportistoj akiris 7, 2, 1 orajn medalojn respektive en konkursoj de atletismo, naĝo kaj ĵudo. Do ĝis tiam la ĉinaj sportistoj akiris jam 15 orajn medalojn. La britaj sportistoj akiris 9 orajn medalojn, kaj la aŭstraliaj kaj hispanaj po 7. Ĝis tiu tago 32 delegacioj akiris orajn medalojn kaj 49 delegaciojn akiris medalojn.

Ŝanhaja sportisto Guo Wei suferanta cerban paralizon akiris oran medalon de la vira plumbpilkado de disciplino de F35 antaŭtagmeze kaj la oran medalon de la longsaltado de disciplino F36-38. Lia samurbanino Li Chunhua akiris oran medalon de la virina diskoĵetado de disciplino F37 kaj rompis la mondan rekordon.

Ĝojigaj informoj el konkursoj de atletismo venis sinsekve: sportistino Zhang Haiyuan kvarfoje rompis la mondan rekordon de longsaltado je 3.5 metroj kaj gajnis la oran medalon per 3.67 metroj. Sportistino Wu Chunmiao la unua venis al la fino en la konkurso de la virina 100-metra kuro de disciplino T11 kaj Ling Yong gajnis oran medalon en konkurso de la vira pentatlono.

31-jara sportistino Xue Lanmei venkis la rivalon en 25 sekundoj en la finalo de ĵudo de disciplino de 70 kilogramoj. Kaj vespere senbraka He Junquan refoje gajnis la ĉampionecon de la vira 50-metra dorsnaĝo kaj Yin Jianhua gajnis la oran medalon de la vira 100-metra rapidnaĝo de disciplino S5.

Fan Liang (je mjela kripleco) gajnis oran medalon en konkurso de diskoĵetado de disciplino F54. En la 19-a oni denuncis, ke Fan Liang malobservis la klasifikan regulon. Sed poste oni trovis, ke ne li, sed irana sportisto malobservis la regulon, ke tiu utiligis la talian forton en la ĵetado, kio malobservis la klasifikan regulon. La komitato interkonsiliĝis en nokto kaj proklamis en la 9-a horo de la 20-a, ke Fan Liang estas la ĉampiono.

Krom 10 oraj medaloj, la ĉinaj sportistoj gajnis 7 arĝentajn en konkursoj de atletismo, naĝo kaj ĵudo.