Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazos en Pekino ekspozicio memore la 40-jaran datrevenon de finkonstruiĝo de la Ruĝflaga Kanalo

La Ruĝflaga Kanalo, la tiel nomata artefarita ĉiela rivero sur krutaj montdeklivoj, 40-jariĝos post nelonge. La urbo Linzhou de Henan-provinco, kie fluas la kanalo, okazigos ekspozicion “Por disvolvo de la spirito de la Ruĝflaga Kanalo” la 29-an de septembro en Pekino.

En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento post 10-jara penado la popolanoj de Linzhou finkonstruis grandan irigacian Ruĝflagan Kanalon en la monttalio de Taihang-montaro. La trunka kanalo longas pli ol 70 km, sed kun ĉiuj branĉoj ĝia totala longo estas 1500 km. Dank’ al funkcio de la kanalo komplete finiĝis la historio de akvomanko en Linzhou, kies loĝantoj nomas la kanalo de Vivo kaj Feliĉo. La finkonstruiĝo de la kanalo estigis profundan impreson al la ĉina kaj alilanda publikoj. Ĉefministro Zhou Enlai nomis ĝin “miraklo en la konstrua historio de la nova Ĉinio”.

La 21-an de septembro en la gazetara konferenco respondeculo de Linzhou diris, ke finkonstrruiĝo de la Ruĝflaga Kanalo ne nur fundamente ŝanĝis la vivkondiĉojn de la tieaj loĝantoj, sed ankaŭ portis grandan ekonomian profiton al la loko kaj donis evidentan socian impreson. Ĝia patriotisma eduka signifo kaj ekologia turisma funkcio montriĝas pli kaj pli klare.

Laŭ statistiko, en la pasintaj 40 jaroj la kanalo irigaciis entute 5.34 milionojn da hektaroj, dank’ al ĝi la loko pliproduktis 800 milionojn da kilogramoj da greno. 10.28 milionoj da turistoj jam rigardis la tiean pejzaĝon.

La ekspozicio finiĝos la 10-an de oktobro. Ĝi konsistas el “Seka historio”, “Denova aranĝo de la geografia dispozicio”, “Ĝojo de venko kaj granda profito”, “Vigliĝo de la brava spirito de la Ruĝflaga Kanalo” kaj aliaj du partoj.