Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sabla piceo estos uzata por senmovigi sablon

Antaŭ nelonge la Ŝtata Forstokultura Administracio de Ĉinio publikigis, ke en la kuranta jaro pli ol 10 milionoj da raraj arboj sablaj piceoj estos transplantitaj en Pekino, Hebei, Shanxi, Tibeto kaj aliaj lokoj de Ĉinio por malhelpi sabloventon kaj sablomoviĝon.

La sablaj piceoj estas nomataj biologia viva fosilio kaj reĝo malhelpanta sablomoviĝon. En Ĉinio ili kreskas sole en Hexigten, Interna Mongolio. Pro siaj riĉaj flankaj radikoj unusola sabla piceo povas firmigi unu malgrandan dunon. Por ke tiu rara arbo bone disvolviĝu kaj ludu sian rolon malhelpi sablomoviĝon, forstokulturaj teknikistoj de Hexigten komencis kulturi arbidojn en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj en 2003 sukcesis eksperimento pri vegeta propago de sablaj piceoj kaj la tekniko estis aplikata en la praktikado.

Nun Hexigten havas 8000 hektarojn da sablaj piceoj kaj en 2005 ĝi povos produkti 20 milionojn da tiaj arbidoj.