Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Serioza situacio por kompleta reunuiĝo de Ĉinio

La 26-an de septembro la Asocio por Akcelo de Paca Reunuigo de Ĉinio okazigis la 7-an kunvenon en Pekino. Ĉe la kunveno Liu Yandong, vicprezidantino de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estrino de la Unuecfronta Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la kompleta reunuiĝo de la patrio frontas seriozan defion.

Liu Yandong diris, ke en la 16 jaroj post sia naskiĝo la asocio alte tenis patriotisman standardon, serioze praktikis la principon de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato, aktive faris batalon kontraŭ splitismo kaj “sendependiĝo” de Taiwan, akcelis la popolan interŝanĝon kaj kontakton ambaŭflanke de Taiwan-markolo, akcelis unuiĝon de la transmaraj fortoj kontraŭ “sendependiĝo” de Taiwan kaj ludis pozitivan rolon por disvolvi la interrilatojn inter Taiwan kaj la ĉeftero de Ĉinio kaj por akceli la pacan unuiĝon de la patrio.

Liu substrekis, ke solvi la problemon pri Taiwan kaj realigi la kompletan reunuiĝon de Ĉinio estas komuna deziro de ĉiuj membroj de la ĉina nacio, inkl. de Taiwan-anoj. Tiu historia tendenco estas ne haltigebla nek malhelpebla. La ĉina registaro ĉiam alte taksas la problemon pri Taiwan kaj faris senlacan penadon por solvi tiun ĉi problemon.

Ŝi diris, ke nun la internacia socio aprobas la principon pri unu Ĉinio. La ekonomiaj fortoj de Ĉinio kaj sinteza nacia forto multe leviĝis. Senĉese intimiĝas la kontakto de la personoj kaj ekonomia-komerca kaj scienc-teknika interŝanĝo ambaŭflanke de la markolo. La popolanoj de la ĉeftero kaj Taiwan estas posteuloj de la samaj prapatroj kaj uzas la saman lingvon. Ĉio ĉi tio estas tre utilaj kondiĉoj por reunuiĝo de Ĉinio.

“Tamen, ni devas esti klaraj, ke ĉar la Taiwan-aj aŭtoritatoj obstine rifuzas la principon pri unu Ĉinio, ankoraŭ ne malaperis la fonto kaŭzanta streĉitecon ambaŭflanke de la markolo kaj restas la kaŝitaj faktoroj malhelpantaj la pacon kaj stabilecon ĉe Taiwan-markolo kaj tiun de Azio kaj Pacifiko. La kompleta reunuiĝo de Ĉinio ankoraŭ frontas seriozan defion.”

Liu Yandong diris, ke disvolvi la interrilatojn ambaŭflanke de la markolo, akceli la iradon de la paca reunuiĝo de la patrio estas grava tasko de la ĉina popolo en la nova jarcento. La Asocio por Akcelo de Paca Reunuigo de Ĉinio ĉiam persistas en la principo pri unu Ĉinio, akcelas la ekonomian kaj kulturan interŝanĝon kaj personan kontakton ambaŭflanke de la markolo. Ĝi devas doni novan kontribuon por unuiĝo de la patrio kaj granda reprosperiĝo de la ĉina nacio.