Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rete ludi, laŭleĝe kaj sane

Lastatempe la Ĉina Junula Asocio por Interreta Disvolviĝo fondis fakan komisionon pri ludoj. Krom difini rekomendan normon de “verdaj” ludoj, fakuloj proponis elekti “verdajn” retejojn kaj rekomendi ilin al la socia publiko, por ke junuloj sane kaj laŭleĝe sin distriĝu pere de interreto.

“Verda” en la normo signifas “sane kaj “laŭleĝe”. La normo diras, ke la pornografieco, perforteco, terorismeco, socia virto kaj kultura enhavo de la ludoj estas ĉefe atentataj. La ludoj, kiuj estas bonkvalitaj en tiuj flankoj estos rekomendindaj al la junuloj. La komisiono aprobis “Komunajn promesojn de la ludilaj entreprenoj kaj ludantoj”.