Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 12-aj Someraj Olimpikoj de Handikapitoj
finiĝis en Ateno

Vespere de la 28-a de septembro falis la kurteno de la 12-aj Someraj Olimpikoj de Handikapitoj en la Olimpika Stadiono de Ateno.

En la pasintaj 12 tagoj en la hejmloko de Olimpikoj kolektiĝis 3969 sportistoj el 136 landoj kaj regionoj, kiuj faris intensan konkurson en 526 disciplinoj de 19 sportobranĉoj. Kuraĝigate de la temo “Strebado, Forto, Kuraĝigo kaj Solenado” la handikapitaj sportistoj montris antaŭ la tutmonda publiko, ke ili amas vivon, kuraĝe batalas kontraŭ la sorto kaj defias sin mem.

La ĉina teamo gajnis entute 63 orajn medalojn kaj per tio ĝi unuafoje okupis la unuan lokon en tiaj Olimpikoj kaj faris historian progreson.

Britio kaj Kanado okupis la duan kaj trian lokojn per 35 kaj 28 oraj medaloj respektive. 59 delegacioj gajnis orajn medalojn kaj 75 delegacioj gajnis medalojn. En ĉi-fojaj Olimpikoj oni rompis 304 mondajn rekordojn kaj 448 olimpikajn rekordojn de handikapitoj.

S-ro Liu Jingmin, vicurbestro de Pekino kaj konstanta vicprezidanto de la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj en 2008, akceptis la flagon de la Someraj Olimpikoj de Handikapitoj el la manoj de Phil Craven, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato de Handikapitoj, kaj eksplodis varma aplaŭdo en la stadiono.

Tuj post tio aktoroj de la Ĉina Handikapita Ensemblo prezentis brilan ludon “Mia Sonĝo – de Olimpio al la Imperiestra Palaco”. Tiuj kortuŝaj 8 minutoj estis unusola arta prezento en la ferma ceremonio, kio montris, ke la ĉinaj handikapitoj benas la tutmondajn handikapitojn kaj bonvenigas ilin al Pekino en 2008.

Antaŭ enmarŝo de la sportistoj ĉiuj spektantoj leviĝis funebre al la 7 grekaj mezlernejanoj mortintaj la 27-an en la trafika akcidento. Prezidanto Phil Craven montris sian koran dankon al la gastiganto kaj deklaris fermiĝon de la 12-aj Someraj Olimpikoj de Handikapitoj.