Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ne toleros “sendependiĝon de Taiwan”

Vespere de la 7-a de oktobro, ĉina prezidanto Hu Jintao telefonis kun usona prezidanto George W. Bush.

Bush diris, ke Usono alte taksas la ĉina-usonajn interrilatojn, kaj reasertis, ke la usona registaro observas la politikon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn deklarojn de Ĉinio kaj Usono kaj oponas kontraŭ solflanka ŝanĝo de la situacio de Taiwan. Li substrekis, ke la usona starpunkto ne ŝanĝiĝos. Krom tio li faris pozitivan takson pri disvolviĝo de la ekonomi-komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj deziris daŭran disvolviĝon de la kunlaboro de la du landoj.

Hu Jintao laŭdis, ke Bush tre atentis disvolvon de la longdaŭraj kaj stabilaj ĉina-usonaj interrilatoj. Li diris, ke konservo kaj disvolvo de la bonaj interrilatoj inter Ĉinio kaj Usono utilas ne nur al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj, sed ankaŭ al la paco kaj stabileco de la Azi- Pacifika Regiono kaj la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio volontas intensigi dialogon kaj kunlaboron kun Usono, bone trakti la problemojn zorgatajn de la du landoj kaj akceli disvolviĝon de la konstruecaj kaj kunlaboraj interrilatoj inter la du landoj.

Hu diris, ke estas klara la starpunkto de la ĉina registaro pri la Taiwan-a problemo. Li diris, ke la ĉina registaro faros ĉion eblan por sincere kaj pace solvi la Taiwan-an problemon, tamen neniel toleros “sendependiĝon de Taiwan” kaj ne toleros, ke iu ajn iamaniere disigos Taiwan de Ĉinio. Nuntempe la splitigo fare de la fortoj por sendependigo de Taiwan estas la plej granda minaco al la paco kaj stabileco ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo. Ĉinio deziras, ke Usono serioze plenumu siajn promesojn, observu la politikon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn deklarojn, oponu kontraŭ Taiwan-sendependiĝo, ne vendu avangardajn armilojn nek donu erarajn informojn al la Taiwan-aj aŭtoritatoj.

Hu diris, ke nun la ĝenerala situacio de la ekonomi-komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas bona. Li deziris, ke Usono faru pozitivajn agadojn en malstreĉigo de la limigoj pri eksporto al Ĉinio, agnosko pri la kompleta merkata situacio de Ĉinio kaj aliaj aferoj. Li kredis, ke dank’ al la komuna penado de la du landoj la reciproke utilaj ekonomi-komercaj rilatoj inter la du landoj certe fariĝos pli kaj pli bonaj. La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri aliaj gravaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.