Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro ĉeestis inaŭguron de la 5-a Eŭrazia Ŝtatestra Konferenco

La 8-an de oktobro inaŭguriĝis en Hanojo de Vjetnamio la 5-a Eŭrazia Ŝtatestra Konferenco kaj la ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaŭguron kaj la sekvantan kunvenon de gvidantoj.

Wen Jiabao kaj la ĉeestantaj gvidantoj diskutis pri la “internacia situacio kaj nova tutmonda defio” kaj “akcelo de eŭraziaj ekonomiaj partneraj rilatoj en la fono de tutmondiĝo kaj aperta regionismo”.

Vespere de la 7-a Wen Jiabao ĉeestis la plivastigan ceremonion de la konferenco, kiu akceptis 13 novajn membrojn, ke la membroj de la konferenco plimultiĝis de 26 ĝis 39. La novaj membroj estas 3 aziaj landoj kaj 10 landoj aliĝintaj al la Eŭropa Unio en la lasta majo. La aliĝo de novaj membroj al la konferenco montras la potencan vivipovon de la Eŭrazia Konferenco. Post la nova aliĝo la loĝantaro de la membrolandoj de la konferenco konsistigas 40% de tiu de la mondo, kaj iliaj totalaj enlandaj produktovaloroj konsistigas duonon de tiu de la mondo. La Eŭrazia Konferenco ludos pli gravan rolon en la paco, stabilo kaj disvolviĝo de la mondo.

La konferenco estis iniciatita en 1996 cele akceli la politikan dialogon, ekonomian kunlaboron kaj kulturan interŝanĝon inter Azio kaj Eŭropo.