Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Intervidiĝo de la ĉina prezidanto Hu Jintao kaj la franca prezidento Jacques Chirac

La 9-an de oktobro la ĉina prezidanto Hu Jintao kaj la franca prezidento Jacques Chirac havis en Pekino interparolon kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la ambaŭflankaj rilatoj kaj la gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaŭ landojn.

Ili opiniis, ke la gravaj opinioj komune aprobitaj de la gvidantoj de ambaŭ landoj en Parizo en la komenco de la kuranta jaro estas glate efektivigataj, kaj aperis nova vigleco de la ĉina-francaj interrilatoj. Ambaŭ flankoj akcentis, ke aranĝo de kultura jaro de ambaŭ landoj estas iniciato en la historio de kultura interŝanĝo de la du landoj, kaj tio havas perspektivan influon sur la disvolviĝo de la interrilatoj de la du landoj. Ambaŭ flankoj interkonsentis pluapaŝe akceli kaj profundigi la interŝanĝojn kaj kunlaborojn en ĉiuj kampoj por puŝi al pli alta nivelo la ĉina-francajn kaj ĉina-eŭropajn ampleksajn strategiajn partnerajn rilatojn.

Hu Jintao diris, ke en la lastaj jaroj la ĉina-francaj ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj profunde disvolviĝis kaj la reciproka politika fido kaj strategia kunlaboro estis senĉese plifortigataj. La ekonomia kaj komerca kunlaboroj de la du landoj akiris novan progreson, multe kreskis la ambaŭflanka komercado, riĉe fruktis la interŝanĝoj kaj kunlaboroj en aliaj kampoj, kaj estis tre sukcesaj ankaŭ la internaciaj kaj plurlandaj kunlaboroj. La ĉina-francaj rilatoj jam eniris en novan etapon de ĉiuflanka kaj rapida disvolviĝo.

Hu Jintao alte taksis, ke Francio persistas en la sinteno al la politiko de unu Ĉinio, subtenas la grandan aferon de reunuigo de Ĉinio kaj energie klopodas por disvolvi la ĉina-francajn kaj ĉina-eŭropajn ampleksajn strategiajn partnerajn rilatojn. Ĉinio daŭrigos klopodon kunage kun Francio en la jenaj 4 flankoj: 1, plifortigi strategian dialogon kaj kunlaboron; 2, pliriĉigi la ekonomiajn kaj komercajn strategiajn partnerajn rilatojn de ambaŭ landoj; 3, plioftigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en kulturo, edukado, sciencoj kaj teknologio de ambaŭ landoj; 4, pliharmoniigi kunagadon de ambaŭ landoj en la internaciaj kaj regionaj aferoj por antaŭenpuŝi demokratiiĝon de la internaciaj rilatoj kaj diversecon de disvolvaj modoj.

Chirac esprimis, ke la franca registaro sendevie subtenos la politikon de unu Ĉinio, oponos ajnan agadon celantan streĉi la situacion de Taiwan-markolo kaj efektivigi memstariĝon de Taiwan. Li esprimis kompletan konsenton kun la 4 proponoj de Hu Jintao pri la pluapaŝa disvolvo de la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj de ambaŭ landoj.

Chirac alflugis al Chengdu en la 8-a de oktobro. Li faros 5-tagan viziton en Ĉinio. Li ĉeestos la inaŭguron de la Franca Kultura Jaro en Pekino. Poste li vizitos Ŝanhajon kaj Hongkongon.