Unua paĝo >> Aktualaĵoj


“Dekmil-lia Enketado por Protekti Yangzi-riveron” lanĉita

De la 10-a ĝis la 23-a de oktobro oni faros “Dekmil-lian Enketadon por Protekti Yangzi-riveron” kune aranĝitan de la Komisiono de Homaj Riĉfontoj kaj Medio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la Akademio pri Disvolvo de Ĉinio.

Protektado de la akva medio de Yangzi-rivero estas unu el la gravaj problemoj multe zorgataj de la socio. En la pasintaj jaroj la koncernaj departementoj de la ŝtato kaj la ambaŭbordaj regionoj aktive klopodis por protekti la akvan medion de la rivero kaj akiris sukcesojn. Sed ankoraŭ serioza estas la poluado kaj erozio de la baseno. Post tiu enketado la komisiono kaj la akademio donos proponojn kaj konsilojn cele pluapaŝe protekti la akvan medion de la rivero kaj akceli la ampleksan, harmonian kaj daŭrigeblan disvolviĝon de la homoj kaj naturo de Yangzi-rivero. Oni komencos la aktivadon de la urbo Yibin apud Yangzi-rivero en Sichuan-provinco kaj finos ĉe Ŝanhajo en la oriento, ĉe la enfluejo de Yangzi-rivero. Oni enketos ĉefe pri ekologia protektado, cedo de kampoj al forstumado, traktado de poluita akvo, mediprotektado en la konstruado de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero kaj la kvalito de la akvo de diversaj partoj de la rivero.