Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Nomoj de la Nobel-premiitoj de 2004 publikigitaj

La nomoj de la Nobel-premiitoj de 2004 estis publikigitaj en Norvegio de la 4-a ĝis la 11-a de oktobro.

La Fiziologia kaj Medicina Nobel-premio estis aljuĝita al usonaj sciencistoj Richard Axel kaj Linda B. Buck pro ilia kontribuo al esplorado de odorakceptanto kaj la organizo de olfakta sistemo. La Fizikan Nobel-premion akiris usonaj sciencistoj David J. Gross, H. David Politzer kaj Frank Wilczek. La Kemia Nobel-premio estis aljuĝita al israelaj sciencistoj Aaron Ciechanover kaj Avram Hershko kaj usona sciencisto Irwin Rose, ke ili klarigis malkomponadon de nedezirata proteino. Aŭstra verkistino kaj poetino Elfriede Jelinek akiris la Literaturan Nobel-premion. Vicministrino de medio kaj naturaj riĉfontoj de Kenjo Wangari Maathai akiris la Pacan Nobel-premion. La Ekonomika Nobel-premio estis aljuĝita al norvega ekonomikisto Finn E. Kydland kaj usona ekonomikisto Edward Prescott.

Nobel-premio estis fondita de sveda sciencisto Nobelo, kaj la unuafoja premiado okazis en 1901. La premiada ceremonio de 2004 okazos decembre en la urbodomo de Stokholmo.