Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Intervidiĝo de Hu Jintao kaj Annan

En la 12-a de oktobro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun la ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan.

Hu Jintao diris, ke la internacia situacio havas daŭran komplikan kaj profundan ŝanĝiĝon, kaj paco kaj disvolviĝo restas la temo de la nuna epoko, sed evidente kreakas la faktoroj de nestabileco kaj kaprico. Kiamaniere trakti la alfrontatajn minacojn kaj defiojn, protekti la mondpacon kaj akceli kunan disvolviĝon estas la grava tasko de la internacia socio. Hu Jintao montris, ke UN, la komplete reprezentanta kaj plej aŭtoritata internacia organizo inter la registaroj, estas grava scenejo por praktiki plurismon kaj plifortigi la internacian kunlaboron. En la nova situacio la internacia socio esperas de UN pli multe, sed ne malpli. Rilate gravajn problemojn pri paco kaj disvolviĝo, la landoj de la mondo bezonas pli potencan UN. La “Ĉarto de UN” estas orientiĝo por la internaciaj rilatoj. Por praktiki plurismon kaj plifortigi la internacian kunlaboron, estas necese defendi la celon kaj principon de la “Ĉarto de UN”.

Hu Jintao diris, ke Ĉinio daŭre klopodos kiel kutime por plifortigi la internacian plurisman sistemon kun UN kiel la centro, subtenos la reformadon de UN kaj subtenos UN kaj ĝian ĝeneralan sekretarion ludi gravajn rolojn.

Annan dankis Hu pro lia akcepto. Li konsentis kun liaj analizo kaj opinioj pri la internacia situacio kaj dankis Ĉinion pro ĝia longtempa subtenado al UN kaj lia laboro. Li diris, ke la rolo kaj influo de Ĉinio en la internaciaj aferoj leviĝas tago post tago, kaj ĝi fariĝis grava forto por defendi la pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Ĉinio akiris pozitivajn fruktojn en la efektivigado de la jarmila celo de disvolviĝo elmetita de UN. Reformado de UN celas pli bonan traktadon al diversaj minacoj kaj defioj, kaj tio bezonas fortan subtenon de la UN-membroj inkluzive de Ĉinio.

Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj rilate Irakon, Mez-Orienton k.a.