Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio alvokas bone solvi la problemon pri mon-kolektado por disvolvado

La 13-an de oktobro Zhang Yishan, konstanta vic-delegito de Ĉinio en UN, faris paroladon pri mon-kolektado por disvolvado en la dua komisiono pri ekonomiaj kaj financaj problemoj de la 59-a Ĝenerala Asembleo de UN. En sia parolado li alvokis, ke la evoluintaj kaj disvolviĝantaj landoj devas intensigi la internacian kunlaboron, pliigi la registaran helpon kaj reformi la neraciajn internaciajn sistemojn financan, monan kaj komercan por bone solvi la problemon pri mon-kolektado por disvolvado kun la celo garantii realiĝon de la estonta jarmila evolua celo.

Zhang Yishan diris, ke jam forpasis du jaroj de post finiĝo de la internacia konferenco de UN pri mon-kolektado por disvolvado okazinta en Monterrey, Meksikio, tamen restas serioza la situacio de manko de kapitalo por disvolvado kaj daŭre kreskas deficito de mono por disvolvado, kio serioze malhelpas la ekonomian disvolviĝon de la disvolviĝantaj landoj kaj prokrastas realiĝon de la jarmila evolua celo. En la situacio, ke la ekonomia tutmondiĝo plene disvolviĝas, tiu problemo fariĝis pli evidenta. Bone solvi la problemon pri mon-kolektado por disvolvado fariĝis grava premiso por realiĝo de la jarmila evolua celo.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke mon-kolektado por disvolvado estas tasko ĉefe de diverslandaj registaroj, tamen la internacia helpado estas ankaŭ tre grava, kaj tiuj du flankoj devas helpi unu la alian, dum la evoluintaj landoj devas kiel eble plej rapide alpreni praktikajn rimedojn kaj reale plenumi siajn promesojn por garantii la kvaliton kaj kvanton de la registara helpado. La internacia socio devas scii, ke la registara helpo ne estas favora donaco, sed necesa rimedo por korekti la malĝustan distribuadon de la interesoj en la ekonomia tutmondiĝo.

Zhang substrekis, ke dum pliigo de la subteno oni devas ŝanĝi ankaŭ la neraciajn internaciajn sistemojn financan, monan kaj komercan por krei favoran internacian medion utilan al la disvolviĝantaj landoj kaj kontinua disvolviĝo de la tutmonda ekonomio. Por tio oni devas doni al la disvolviĝantaj landoj pli da rajtoj de partoprenado kaj decido en la plurflankaj ekonomiaj kaj financaj instancoj kaj krom tio la evoluintaj landoj devas aktive konduki privatajn kapitalojn en la disvolviĝantajn landojn, kiel eble plej rapide malfermi merkaton en tiaj landoj kaj malpliigi ŝuldojn al malriĉaj landoj.

Zhang alvokis ankaŭ pli intiman internacian kunlaboron, akordigon de agadoj kun la celo akceli kontinuecon kaj harmoniecon de la politikoj de la internacia disvolvado kaj kunlaboro. Fine, li diris, ke Ĉinio deziras kreivan esploradon pri mon-kolektado por disvolvado kaj interŝanĝi opiniojn pri la rimedoj kun aliaj landoj.