Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unu el la ĉinaj inĝenieroj forkaptitaj de teroristoj en Pakistano estis savita kaj la alia mortigita

La 14-an de oktobro la Ĉina Ambasadorejo en Pakistano konfirmis, ke dum la milita ago farita de la pakistana registaro por savi ĉinajn ostaĝojn Wang Peng estis mortigita kaj Wang Ende estis savita, kiu jam sekure atingis Islamabadon per pakistana militaviadilo posttagmeze de la sama tago.

Vespere de la 14-a ĉina ĉefministro Wen Jiabao telefonis kun pakistana ĉefministro Aziz, kiu raportis pri la agado por savi la ĉinajn ostaĝojn. Aziz diris, ke la pakistana registaro ekagis en ekstreme malfacila situacio. Ĉinio estas bona najbaro de Pakistano kaj Pakistano alte taksas la amikecon inter la du popoloj. La pakistanaj registaro kaj popolo ege bedaŭras kaj malĝojas pro tiu malfeliĉo. Li transdonis sinceran konsolon de pakistana prezidanto Musharraf al prezidanto Hu Jingtao, al la ĉinaj registaro kaj popolo.

Wen Jiabao diris, ke prezidanto Hu Jintao kaj la ĉina registaro alte taksas tiun ostaĝigan eventon. La ĉina popolo multe maltrankvilis pri la ostaĝoj. La ĉinaj registaro kaj popolo ege malĝojas pro mortigo de la ĉina inĝeniero forkaptita. Li diris, ke la ĉina registaro forte kondamnas la forkaptadon de teroristoj kaj esperis, ke la du registaroj intime kunlaboros por bone aranĝi la sekvantan aferon. Li postulis, ke Pakistano apliku efikajn rimedojn por garantii la sekurecon de la ĉinaj establoj kaj vicitanoj en Pakistano. Aziz diris, ke Pakistano kontraŭas al ĉia terorismo kaj aplikos praktikajn rimedojn por garantii sekurecon de la ĉinoj en Pakistano.