Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua ĉina pacdefenda kaj kontraŭtumulta policista trupo flugis al Haitio

Frumatene de la 17-a de oktobro ĉina pacdefenda kaj kontraŭtumulta policista trupo flugis per speciala aeroplano de UN de la Pekina Internacia Aerdromo al Haitio por plenumi taskon de UN. Tio estas la unua ĉina pacdefenda kaj kontraŭtumulta policista trupo laboranta eksterlande. La trupo konsistas el 95 membroj, inkl. de 13 policistinoj. La trupanoj kun averaĝa aĝo de 28 jaroj trejnis sin per fakaj programeroj kaj lernis fremdlandan lingvon jam kvar monatojn.

La ĉefa tasko de la nomita trupo estas: a) kunlabori kun kaj subteni la laboron de aliaj pacdefendaj kaj kontraŭtumultaj policistaj trupoj aŭ lokaj policanoj; b) trakti eventualan amasan eventon de la publika sekureco; c) gardi gravajn publikajn aktivadojn; ĉ) starigi kaj trejni lokajn kontraŭtumultajn policistajn trupojn. En la 18-a de septembro la avangarda trupo el 30 membroj jam atingis Haition.

Proparolanto de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio diris, ke laŭ organiza sistemo sendi policistojn por plenumi pacdefendan kaj kontraŭtumultan taskojn de UN malfermis novan paĝon de Ĉinio en tiu sfero.

Ĝis hodiaŭ Ĉinio jam sendis 297 homfojojn al Orienta Timoro, Serbio kaj Montenegro, Liberio, Afganio kaj Kosovo. Nuntempe 92 ĉinaj pacdefendaj kaj kontraŭtumultaj policistoj plenumas sian mision tie.

Yang Huanning, vicministro de publika sekureco, diris la 12-an de oktobro al Annan, ĝenerala sekretario de UN, ke ĉina departemento de publika sekreco nun trejnas pli da kompetentaj pacdefendaj kaj kontraŭtumultaj policistoj kaj sendos ilin al la lokoj, kie UN bezonas.