Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la Kvina Ĉina Kamparana Sportkunveno

La Kvina Ĉina Kamparana Sportkunveno, la unua tia sportkunveno en la nova jarcento, inaŭguriĝis la 18-an de oktobro en Yichun, Jiangxi-provinco. Ĉina vicprezidanto Zeng Qinghong ĉeestis la inaŭguron kaj proklamis ĝian komenciĝon.

La nomita sportkunveno estas la plej granda kamparana sportkunveno, kiun ĉeestas plej multe da sportistoj. 2560 sportistoj el 32 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj venis al Yichun. Inter ili estas popola sportista grupo de Taiwan kaj vizitantoj el Hongkong kaj Makao.

La Unua Ĉina Kamparana Sportkunveno okazis en 1988. Tia sportkunveno okazas en ĉiu kvara jaro. La unuaj kvar okazis respektive en Pekino, Xiaogan de Hubei, Ŝanhajo kaj Mianyang de Sichuan. Ĉinio estas unika lando, kiu regule okazigas landskalan kamparanan sportkunvenon. Tio montras prizorgon de la registaro pri la 900 milionoj da kamparanoj.

La 5-a Ĉina Kamparana Sportkunveno havas 14 sportobranĉojn el 155 disciplinoj, je unu sportobranĉo kaj 26 disciplinoj pli multe ol la antaŭa. Por sukcesigi ĝin 20 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio okazigis sian propran kamparanan sportkunvenon kun apartaj trajtoj. De aŭgusto oni jam faris konkurson de naĝado, kajtado kaj drakboato. De la 19-a de oktobro komenciĝis aliaj konkursoj. La Kvina Kamparna Sportkunveno finiĝos la 24-an.