Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio lanĉis meteorologian sateliton

Matene de la 19-a de oktobro Ĉinio lanĉis en Xichang sian unuan profesian meteorologian sateliton Fengyun-2 C (FY2 03) flugontan sur geosenmova orbito per transporta raketo Longa Marŝo 3A.

24 minutojn post leviĝo de la raketo la Kosmonaŭtika Mezura Ŝipo Yuanwang de la Xi’an-a Satelita Observa kaj Kontrola Centro funkcianta en Pacifiko raportis, ke la satelito eniris en la difinitan orbiton. Respondeculo de la Xichang-a Satelit-lanĉa Centro konkludis en la lanĉ-komanda halo, ke la ĉi-foja lanĉado sukcesis. Post observado kaj kontrolado la satelito posteniĝos ĉe 105 gradoj de la orienta longitudo super la ekvatoro.

Antaŭ lanĉiĝo de la nomita satelito Ĉinio lanĉis du satelitojn Fengyun-2, kiuj tamen estas prov-aplikataj. Fengyun-2 C ankaŭ anstataŭos la meteorologian sateliton Fengyun-2 B, lanĉitan la 25-an de junio, 2000, kaj nun daŭre funkciantan sur la orbito. Kompare kun Fengyun-2 B, la ĉi-foje lanĉita satelito estas pli bona en la teknikaj funkcioj, firmeco kaj stabileco.

La ĉi-foja lanĉo estis la 81-foja flugigo de la transportaj raketoj Longa Marŝo. Ekde 1996 Ĉinio jam 39-foje sukcesis en la kosmonaŭtika lanĉado.