Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Bredataj grandaj pandoj interŝanĝas vivmedion
en Ĉinio

La 20-an de oktobro 3 grandaj pandoj de la Pekina Zoo flugis al Wolong de Sichuan. Tio markis komenciĝon de grandskala interŝanĝo de vivmedio de grandaj pandoj en Ĉinio, kio akcelos interŝanĝon de iliaj genetikaj genoj kaj havos gravan signifon por ilia bonkvalitigo.

La interŝanĝotaj grandaj pandoj vivis en la Ĉina Centro de Protekto kaj Esploro de Grandaj Pandoj en Wolong, Sichuan-provinco, kaj la Pekina Zoo. Dadi kaj Gugu de Wolong interŝanĝos sian vivmedion por 15 jaroj kun Yingying kaj Yuanyuan de la Pekina Zoo kaj Tiantian de la Pekina Zoo, interŝanĝos vivmedion por 25 jaroj kun Yinghua de Wolong.

La ĉina registaro ekpraktikis la “Planon pri protekto de grandaj pandoj kaj iliaj loĝlokoj” en 1993 kaj post 12-jara penado la vivmedio de sovaĝaj grandaj pandoj estas bone protektata kaj sekve de tio ilia nombro iom kreskis, dume la bredado kaj generado de grandaj pandoj atingis bonan sukceson kaj la nombro de bredataj grandaj pandoj jam atingis 167 kaj starigis novan rekordon. Por sana kresko kaj genetika diverseco de la bredataj grandaj pandoj kaj solvo de la problemo pri malaltiĝo de ilia genetika diverseco en Ĉinio oni alprenis novan rimedon, t.e. transporti la bredatajn grandajn pandojn al nova vivmedio, kio kredeble utilos al ilia daŭra kresko.