Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj gvidantoj postulis ĉiumaniere savi la ministojn el la gas-eksplodinta ŝakto

Je la 22-a horo de la 20-a de oktobro 2004 okazis gas-eksplodo en Daping-karbominejo de la Zhengzhou-a Karb-elektra Kompanio (Grupo), Henan-provinco. Dum la katastrofo multe da ministoj mortis kaj grave vundiĝis. Ĉina prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj faris instrukciojn, postulante, ke la loka registaro kaj koncernaj departementoj faru ĉion eblan por savi la ministojn el la ŝakto, ĉiumaniere kuracu la vunditojn, serĉu la kaŭzojn de la akcidento, bone faru la postrestantajn laborojn kaj tenu la minejon en stabileco. Ili decidis sendi laborgrupon kun Hua Jianmin, ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kiel la ĉefo, al la akcidentejo por gvidi la urĝan savadon.

Hua Jianmin kaj liaj sekvantoj atingis la lokon en la tagmezo de la 21-a de oktobro per aviadilo. Akompanate de gvidantoj de la provinco, Hua Jianmin kaj lia grupo inspektis la katastrofitan ŝakton, rigardis la savantojn laborantajn en la ŝakto, komunikis al ili profundan zorgon de la gvidantoj de la centra registaro kaj kondolencis familianojn de la viktimoj. Poste, Hua kaj lia grupo venis en la hospitalon por rigardi la vunditajn ministojn.

Hua Jianmin faris 4 postulojn pri la urĝsavado kaj sekvaj laboroj: Unue ĉiumaniere savi la ministojn el la ŝakto kaj kuraci la vunditojn, samtempe gardi la sekurecon de la savantoj por eviti alian akcidenton; due, bone fari postrestantajn laborojn, teni la minejon kaj laboristojn en stabileco; trie, fari seriozan esploradon pri la kialoj de la akcidento kaj kvare, alte taksi laborsekurecon. Li postulis, ke ĉiuj karbominejoj bone faru ekzamenon pri laborsekureco, eliminu la kaŝitajn kaŭzojn de akcidento kaj nepre evitu ripetiĝon de gravaj akcidentoj.

Ĝis nun en la akcidento 62 ministoj mortis kaj la aliaj 86 estas ankoraŭ ne trovitaj. La urĝsavado nun estas daŭre farata.