Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Intervidiĝo de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj
usona ŝtata sekretario Powell

La ĉina prezidanto Hu Jintao kaj la usona ŝtata sekretario Colin Powell intervidiĝis en Pekino la 25-an de oktobro.

Hu Jintao diris, ke la ĉina-usonaj rilatoj, senĉese progresante en la lastaj jaroj, portis al ambaŭ popoloj efektivajn utilojn kaj akcelis la pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la Azi-Pacifika Regiono kaj la mondo. La praktiko atestas, ke la ĉina-usonaj rilatoj sane kaj stabile progresos, nur se Ĉinio kaj Usono persiste ekiros de la strategia alteco kaj malproksima estonteco, observos la principojn de la tri ĉina-usonaj komunikoj, senĉese pligrandigos la kruciĝon de la interesoj de ambaŭ landoj kaj racie traktos la reciprokajn prizorgojn. Ĉinio volontas firme teni la difinitan direkton de la rilatoj de ambaŭ landoj, antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj kaj senĉese klopodi por pluapaŝa disvolviĝo de la konstruaj kunlaboraj rilatoj de Ĉinio kaj Usono.

Hu Jintao montris, ke la situacio de Taiwan-markolo ankoraŭ estas komplika kaj sentema. La splitisma agado de la fortoj de “sendependiĝo de Taiwan” estas fonto de la streĉa situacio de ambaŭ bordoj de la markolo kaj ankaŭ la plej granda minaco al la paco kaj stabileco de la regiono de Taiwan-markolo. Opono kontraŭ “sendependiĝo de Taiwan” kaj malhelpo al la riska agado de la forto de “sendependiĝo de Taiwan” konformas al la komunaj interesoj de Ĉinio, Usono kaj aliaj Azi-Pacifikaj landoj. Hu Jintao ĝojas vidi, ke Usono multfoje proklamis sian persiston en la politiko pri unu Ĉinio, observon al la tri komunikoj kaj oponon kontraŭ “sendependiĝo de Taiwan”. Ĉinio esperas, ke Usono havos klaran konon pri la esenco kaj serioza damaĝo de la splitisma forto de “sendependiĝo de Taiwan” kaj turnos en efektivan agadon siajn promesojn rilate Taiwan-problemon. Tio estas ege grava por defendo de la paco kaj stabileco de Taiwan-markolo kaj la Azi-Pacifika Regiono kaj por la sana kaj stabila progreso de la ĉina-usonaj rilatoj.

Powell diris, ke en la pasintaj 4 jaroj la usona-ĉinaj rilatoj havis grandan progreson surbaze de reciproka respekto kaj kunlaboro. Ambaŭ landoj havis oftajn intervizitojn de diversaj niveloj. Prezidento Bush kaj la registaro de Usono alte taksas la kunlaborajn interrilatojn de reciproka utilo kaj alte taksas la konstruan rolon de Ĉinio en opono kontraŭ terorismo, en la problemo de Dar-Fur de Sudano kaj en aliaj gravaj internaciaj problemoj. Usono daŭre persistos en la politiko pri unu Ĉinio kaj opono kontraŭ ajna agado de “sendependiĝo de Taiwan”.