Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Mildiĝis la ĝenerala tendenco de ĉina antikontrabanda batalo

La 26-an de oktobro Sheng Guangzu, vicdirektoro de la Ĝenerala Dogana Administracio de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke post longatempa severa batalo kaj sinteza reguligo mildiĝis la ĝenerala tendenco de la ĉina antikontrabanda batalo.

En 1998 la ĉina registaro okazigis antikontrabandan laborkunvenon kaj decidis tuj fari severan batalon kontraŭ kontrabando tra la tuta lando kaj de tiam multe da gravaj kontrabandaj kazoj estis traktitaj, aro da kontrabandaj krimuloj kaj degenerintoj punitaj kaj la grandskalaj kontrabandoj efike bremsitaj, tiel ke la importado kaj eksportado fariĝis bonordaj kaj la dogana enspezo rimarkinde kreskis jaron post jaro.

Sheng Guangzu diris, ke dank’ al grava antikontrabanda batalo la kontrabando fare de leĝpersonoj kaj specialaj leĝpersonoj estis bremsita, la grandskalaj publikaj kontrabandoj estis regitaj, kaj samtempe en la nova situacio kontrabando restis serioza kaj ĝiaj metodoj fariĝis pli ruzaj.

Sheng diris, ke oni ankoraŭ ne ricevis finan venkon en la antikontrabanda batalo. Li diris, ke se nur estas diferenco inter la enlanda kaj eksterlanda prezoj kaj komerca reguligado, la kontrabandistoj certe aktivados stimulate de profitego kaj ne haltigos sian kontraŭleĝan agadon, sed premate de la situacio ili fariĝos pli ruzaj kaj pli kaŝitaj, tiel ke la kontraŭbanda regulo fariĝos pli komplika kaj la antikontrabanda tasko pli malfacila.