Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio apelacias al reformo kaj plibonigo de la pacdefenda agado de UN

La 27-an de oktobro, vicdelegito Zhang Yishan de Ĉinio en UN diris en la politika kaj nekoloniiga komisiono de la 59-a Ĝenerala Asembleo de UN, kiam ĝi diskutis pri la pacdefenda agado, ke nuntempe la efektivaj fortoj por pacdefendo de UN ne povas kontentigi la kreskantan bezonon tiuflanke de la tuta mondo kaj por trakti tiun defion la pacdefendo de UN devas esti pluapaŝe reformita kaj plibonigita.

Zhang Yishan diris, ke nun la pacdefendo de UN havas du elstarajn karakterizaĵojn, t.e. diversiĝo de la pacdefendaj taskoj kaj daŭra kresko de la bezono. Nun inter la bezono kaj efektivaj fortoj de UN estas distanco.

Li diris ankaŭ, ke en la nova situacio la pacdefenda agado de UN devas esti reformita kaj plibonigita kaj por tio la pacdefenda agado devas daŭre persisti en la principo de la Ĉarto de UN kaj esti farata sub aŭspicioj kaj gvido de la Sekureca Konsilio de UN kaj respekti la opiniojn de la defendataj flankoj, severe teni neŭtralecon kaj uzi armitajn fortojn nur en la okazo de nepra neceso. Samtempe kun tio UN devas aktive esplori por levi la efikon de sia pacdefenda agado, stimuli la regionajn organizojn al pli da kontribuoj en la pacdefenda agado kaj alpreni taŭgajn rimedojn por garantii sekurecon de la pacdefendantoj.

Li alvokis, ke ĉiuj landoj montru sian politikan deziron surbaze de la strategia vidpunkto por defendi la regionajn kaj tutmondajn pacon kaj stabilecon, faru ĝustatempan kaj sufiĉan subtenon en la politiko, financaj rimedoj kaj personoj al la pacdefenda agado de UN, krei necesajn kondiĉojn por rapida aranĝo de pacdefenda agado de UN kaj meti firman bazon al UN en tiu flanko.

Li diris fine, ke Ĉinio estas firma subtenanto kaj partoprenanto de la pacdefenda agado de UN kaj ĝi volontas daŭre partopreni en tiu agado laŭ sia povo kaj kontribui al tiu laboro kune kun aliaj landoj por mondpaco.