Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Kultura Festivalo inaŭguriĝis en Moskvo

Posttagmeze de la 27-a de oktobro en la Moskva Ŝtata Teatro solene inaŭguriĝis la Ĉina Kultura Festivalo, kune organizita de la Kultura Ministerio de Ĉinio kaj la Kultura kaj Filma Administracio de Rusio, kiam la du landoj celebras la 55-an datrevenon de la fondiĝo de la diplomatia rilato. Vicministro de kulturo de Ĉinio Meng Xiaosi, ĉina ambasadoro en Rusio Liu Guchang, rusa ministro de kulturo kaj amas-komunikado Sokolov ĉeestis la inaŭguron.

Meng Xiaosi faris salutvortojn en la inaŭgura ceremonio. Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas najbaroj, ili respektas unu alies grandajn kulturajn tradiciojn. Ili spertis ŝtormon kaj belajn serenajn tagojn en la pasinteco kaj nun fariĝas maturaj kaj ankaŭ iliaj kulturaj rilatoj atingis kulminon en la historio.

Sokolov diris, ke la Ĉina Kultura Festivalo estas enhavoriĉa kaj altnivela, kiu certe fariĝos grava mejloŝtono en la kultura kunlaboro de la du landoj. Li kredis, ke la kultura dialogo inter la du landoj utilos al la reciproka kompreno kaj amika rilato de la du popoloj.

En la inaŭgura ceremonio artistoj de la du landoj prezentis kantojn kaj dancojn kun fortaj naciaj trajtoj. En la sama tago inaŭguriĝis Ekspozicio de Suzhou-aj Brodaĵoj en muzeo de Moskvo.

La Ĉina Kultura Festivalo finiĝos la 5-an de novembro. Ĉinaj artistoj prezentos en Moskvo, Sankt-Peterburgo, Vladimir, Kostroma kaj Khabarovsk.