Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 5-a Ĉina Internacia Aviada kaj Spacologia Ekspozicio inaŭguriĝis en Zhuhai

La 31-an de oktobro la 5-a Ĉina Internacia Aviada kaj Spacologia Ekspozicio inaŭguriĝis en Zhuhai, Guangdong-provinco, suda Ĉinio. La inaŭguron ĉeestis gastoj el 32 landoj kaj regionoj. Huang Ju, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris malfermiĝon de la ekspozicio. Antaŭ tio li akceptis ĉinajn kaj alilandajn reprezentantojn ĉeestontajn la Ĉinan Internacian Aviadan kaj Spacologian Forumon.

Tia ekspozicio okazas en ĉiu dua jaro en Zhuhai. Ĝi estas unika faka internacia aviada kaj spacologia ekspozicio de Ĉinio. Ĝia ĉefa enhavo estas eksponado de objektoj, komerca traktado, akademia interŝanĝo kaj aviadil-flugado. Ĝi estas granda faka internacia ekspozicio ankaŭ por ĝenerala rigardado. La 19-an de majo, 1995, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis okazigi ĝin en Zhuhai en ĉiu dua jaro kaj de tiam ĝi okazis jam 4 fojojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la 5 grandaj aviadaj ekspozicioj en la mondo.

La 5-a ekspozicio finiĝos la 7-an de novembro, 2004. La nombro de la partoprenantaj landoj kaj regionoj kreis rekordon. Usono, Francio, Germanio, Rusio kaj Italio multe pligrandigis sian skalon.

Dum la ekspozicio rusaj, ĉinaj kaj britaj aviadiloj faros brilan flugan prezentadon.

La pinta ĉina internacia forumo pri aviado kaj spacologio 2004 inaŭguriĝis la 31-an de oktobro. Ĝia temo estas kunlaboro kaj disvolviĝo de aviado kaj spacologio en la 21-a jarcento.