Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Jacques Rogge

La 1-an de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao akceptis prezidanton de la Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge en Pekino.

Prezidanto Hu diris, ke la ĉina registaro alte taksas la preparadon de la 29-aj Olimpikoj en 2008 kaj daŭre subtenos Pekinon, kiu faros la Olimpikojn tre bona sportkunveno laŭ la koncepto “Olimpikoj verdaj, scienc-teknologiaj kaj humanaj”. La ĉina registaro deziras, ke la Internacia Olimpika Komitato daŭre helpu la Organizan Komitaton por la Pekinaj Olimpikoj, kaj volontas intensigi siajn interŝanĝon kaj kunlaboron kun la Internacia Olimpika Komitato.

Li diris, ke la Internacia Olimpika Komitato okazigis en Pekino kunvenon por resumo de la Atenaj Olimpikoj kaj per tio ĝi donis al Pekino bonan ŝancon por lernado. La Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj serioze lernos la sukcesan sperton de la Atenaj Olimpikoj, prezentos novajn ideojn kaj perfektigos la rimedojn por bone prepari la 29-ajn Olimpikojn.

Jacques Rogge estis kontenta pri la eminenta preparo de la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj. Li kredis, ke subtenate de la ĉina registaro Pekino certe sukcesigos la 29-ajn Olimpikojn.