Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hongkong-a politika sistemo ne akceptos
publikan balotadon

La 1-an de novembro, intervidiĝinte kun iuj parlamentanoj de la Hongkong-a Leĝdona Konsilio, Tung Chee Hwa, estro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, diris al ĵurnalistoj, ke la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono ne alprenos manieron de publika balotado por disvolvi politikan sistemon kaj ne aprobos la proponon de kiu ajn organizo por organizi urbanojn por publika balotado.

Li diris, ke la Baza Leĝo eksplicite difinas, ke kiu ajn modifo rilate al elektado en 2007-2008 bezonas aprobon de 2/3 de la parlamentanoj de la Hongkong-a Leĝdona Konsilio, aprobon de la estro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj sankcion kaj registron de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke en la 26-a de la lasta aprilo, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso jam faris decidon pri la elektaj metodoj. Ĝi faris la decidon strikte laǔleĝa proceduro, post peto de opinioj de diversaj rondoj de Hongkong kaj post serioza konsidero.

Li diris, ke la Tutlanda Popola Kongreso estas la plej supera institucio de potenco. Oni nepre devas observi kaj plenumi ĝian decidon. Tio estas la normalaj kaj ĝustaj rilatoj kaj reguloj inter la centra registaro kaj la Hongkong-a Speciala Administra Regiono sub la politiko “Unu lando kun du socisistemoj”.

Li diris, ke kiel estro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, kiel ĝia oficisto aǔkiel parlamentano de ĝia Leĝdona Konsilio, oni devas kompreni respekton kaj observon de tiuj rilatoj kaj reguloj, observon de la decido de la Tutlanda Popola Kongreso.

Li emfazis, ke la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono opinias ke la propono pri publika balotado rilate al elektado en 2007-2008 estas ne- praktikebla. Unuflanke, tiu faro devias de la proceduro difinita de la Baza Leĝo, kaj aliflanke, ĉar la Tutlanda Popola Kongreso jam faris la decidon, oni devas aktive studi kaj plenumi ĝin. La provo ŝanĝi la decidon estas ne taǔga.