Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Unua Ĉina-ASOAN-a Ekspozicio inaŭguriĝis
en Nanning

La 3-an de novembro la Unua Ĉina-ASOAN-a Ekspozicio inaŭguriĝis en Nanning, Guangxi, suda Ĉinio. La ekspozicia temo estas “Amikeco, kunlaboro, disvolvo kaj prospero”. Wu Yi, vicĉefministro de Ĉinio, ĉeestis la inaŭguron. La inaŭguron ĉeestis ankaŭ gvidantoj de aliaj landoj de ASOAN (Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj). Ili estas Hun Sen, ĉefministro de Kamboĝo; Bounnhang, ĉefministro de Laoso; Soe Win, ĉefministro de Birmo; Phinij, vicĉefministro de Tajlando; kaj Pham Gia Khiem, vicĉefministro de Vjetnamio.

La ekspozicio estas kune organizita de la Komerca Ministerio de Ĉinio, ekonomi-komercaj departementoj de la 10 landoj deASOAN kaj sekretariejo de ASOAN kaj gastigata de la popola registaro de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono. Ĝin partoprenas pli ol 10 mil personoj el 1500 entreprenoj de Ĉinio kaj aliaj landoj, kiuj ampleksas pli ol 200 fakojn de 11 industrioj, kiaj maŝinoj, hejmaj elektraj aparatoj, elektrona informadiko, aŭtoj kaj aŭtopecoj, metalaĵoj kaj konstruaj materialoj, agrikulturaj produktaĵoj, medicinaĵoj kaj kemi-industriaj kaj tekstilaj varoj. Dum la ekspozicio okazos ankaŭ var-interŝanĝo, intertraktado pri investado kaj servado, pintkunveno pri komerco kaj investo de Ĉinio kaj ASOAN kaj kultura interŝanĝo.

Oktobre de 2003 ĉina ĉefministro Wen Jiabao proponis en la 7-a konferenco de gvidantoj de Ĉinio kaj ASOAN, ke de 2004 ĉiujare okazu la Ĉina-ASOAN-a Ekspozicio en la ĉina urbo Nanning por akceli konstruadon de liber-komerca areo de Ĉinio kaj ASOAN. Lia propono estis varme akceptita de la ĉeestantoj de la konferenco.