Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la unua “Ekspozicio de Fruktoj de Ĉinaj Tradukistoj”

La 4-an de novembro la unua “Ekspozicio de Fruktoj de Ĉinaj Tradukistoj” estis inaŭgurita en Pekino. La ceremonion ĉeestis Zhao Qizheng kaj Cai Mingzhao, ministro kaj vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj s-ino Betty Cohen, prezidantino de la Internacia Federacio de Tradukistoj. Pli ol 150 invititoj ĉeestis la inaŭguron.

La ekspozicio aranĝita de la Ĉina Tradukista Asocio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo celas montri la sukcesojn kaj talenton de la ĉinaj tradukistoj kaj pliprosperigi la aferon de tradukado de Ĉinio. La ekspozicion konsistigas jenaj partoj: Tradukado kaj Vehikla Komunikado, Tradukado kaj Interreta Komunikado, Takso kaj Trejnado de Tradukistoj, Traduka Servo kaj Profesia Disciplino, Tradukado-Eldonado kaj Kopirajta Negoco, Tradukado de Nacimalplimultaj Lingvoj, Militafera Tradukado, kaj Diplomatia Tradukado. Abundo da objektoj kaj fotoj plene montras la sukcesojn en ekstera komunikado, diplomatio, militafero, ĵurnalismo, eldonado, edukado, trejnado, industriaj sciencoj kaj teknologioj. La ekspozicio elstare montras la rapidan disvolviĝon kaj grandan kontribuon de la ĉinaj tradukistoj en la reformado kaj pordmalfermo. Parto de la eksponaĵoj estas tre valoraj historiaj restaĵoj unuafoje publikigitaj.

La ekspozicio daŭros de la 4-a ĝis la 7-a de novembro.