Unua paĝo >> Aktualaĵoj


16-a Ĉina Internacia Scienca kaj Paca Semajno inaŭguriĝis en Pekino

La 7-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la 16-a Ĉina Internacia Scienca kaj Paca Semajno kun scienco, paco, kunlaboro kaj disvolvo kiel la temo.

He Luli, vicprezidantino de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, diris en la inaŭguro, ke post kiam la homoj eniris en la novan jarcenton, sciencoj kaj teknologioj disvolviĝas tre rapide kaj ili frontas novajn ŝancojn kaj defiojn. Ŝi diris, ke la ĉina popolo akcelos la mondpacon per paco kaj disvolviĝo. Delegito de la oficejo de Unesko en Pekino diris, ke de la lastaj jaroj la negativaj influoj kaŭzitaj de la scienc-teknologia disvolviĝo pli kaj pli multe maltrankviligas la homojn, kio eble ruinigos bazon de la subteno de la publiko al la scienca disvolviĝo. La nuna semajno donas al la homoj bonan ŝancon por denove koni la sciencojn kaj pliigi subtenon de la publiko al la scienc-teknologia disvolviĝo kaj fari kunan penadon por utiligi sciencojn en la paca konstruado.

En 1988 la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris, ke en ĉiuj jaroj la semajno, kie troviĝos la 11-a de novembro, estos internacia scienca kaj paca semajno. En la sekvanta jaro la Ĉina Scienc-Teknika Asocio kaj Ĉina Popola Asocio por Paco kaj Malarmado kune organizis la Sciencan kaj Pacan Semajnon kun disvolvo de sciencoj, prosperigo de Ĉinio, defendo de paco kaj feliĉigo de la homaro kiel la temo.

En la pasintaj 15 tiaj semajnoj Ĉinio faris pli ol 800 aktivadojn, kiujn partoprenis oficistoj de ambasadorejoj de 150 landoj en Ĉinio, oficistoj de UN en Ĉinio, alilandaj pacaj kaj amikecaj delegacioj kaj diversrondaj personoj de Ĉinio, kies nombro atingis 100 milionojn.

La ĉi-foja semajno okazos de la 7-a ĝis la 14-a de novembro en multaj lokoj de Ĉinio, dume estos aranĝita la Tago de Mondpaco kaj Scienca Disvolviĝo – kunveno de alilandaj diplomatoj en Ĉinio, enketo al miliono da virinoj pri mamkancero kaj scienc-populariga propagando kaj scienc-teknika servado.