Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭgurita la Kvara Konferenco de la Forumo
de Ĉinaj Retaj Vehikloj

La 8-an de novembro la Kvara Konferenco de la Forumo de Ĉinaj Retaj Vehikloj inaŭguriĝis en Nanchang, Jiangxi-provinco kun la temo “Por sana kaj progresiga medio de la interreto”. La forumon ĉeestis pli ol 300 personoj.

Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Xi Guohua, vicministro de la Informadika Ministerio de Ĉinio, kaj aliaj gvidantoj de la koncernaj fakoj ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon.

Cai diris: “Same kiel la tradiciaj komunikiloj ankaŭ la retaj vehikloj faras gravan influon sur la socio kaj portas gravan socian respondecon. La retaj vehikloj devas konformigi la enhavon de siaj informoj al la leĝoj, respondeci al la publiko kaj konscie batali kontraŭ malbonaj kaj malvirtaj informoj.”

La historio de la ĉinaj interretaj aferoj estas kvankam nur 10-jara, tamen iliaj skalo, utiligado, administrado kaj teknika nivelo spertis grandan ŝanĝiĝon. Nun en Ĉinio la nombro de interretaj vizitantoj jam superis 90 milionojn kaj per tio ĝi okupas la duan lokon en la mondo. Esplorado de retaj instalaĵoj, retaj terminaloj kaj koncernaj softvaroj kun sendependaj intelektaj proprietoj kaj ilia nivelo de la ĉina produktado senĉese leviĝis. Aperis multe da novaj aferoj, kiaj elektronikaj komercado, oficado kaj amuzado kaj longdistanca instruado, kiuj baziĝas sur interreto, kaj konstruado de la socia informadiko progresas pli kaj pli rapide.

La nomita forumo daŭras 2 tagojn. Reprezentantoj de www.people.com.cn; www.xinhuanet.com; www. china.org.cn.kaj aliaj ĉefurbaj kaj lokaj retstacioj faros profundan diskuton pri plifortigo de pozitiva publikopinio sur la retoj. Delegitoj de la ĉina Poŝtelefona Kompanio, famaj entreprenoj de retaj terminaloj kaj koncernaj fakuloj interŝanĝos opiniojn pri levo de la publika fido de la retoj, rezisto al kontraŭleĝaj kaj malvirtaj informoj kaj livero de sana kaj virta informa servo.