Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Junichiro Koizumi diris, ke disvolviĝo de Ĉinio ne estas minaco por Japanio, sed favora ŝanco por ĝi

Matene de la 9-a de novembro, japana ĉefministro Junichiro Koizumi akceptis la Ĉinan Junularan Delegacion estratan de Zhou Qiang, la unuan sekretarion de la sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunisma Junulara Ligo de Ĉinio, en la ĉefministra rezidejo. Li diris al Zhou kaj liaj kamaradoj, ke la disvolviĝo de Ĉinio ne estas minaco por Japanio, sed favora ŝanco por ĝi kaj tiu koncepto nun estas akceptata de pli kaj pli multe da japanoj.

Junichiro Koizumi diris, ke estas tre grava la plifortigo de interŝanĝo de la dulandaj gejunuloj, kio utilas al la interrilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li alte taksis la sukcesojn atingitajn de Ĉinio en la ekonomia disvolviĝo en la lastaj jaroj. Li diris, ke en la mediprotekta kampo Ĉinio kaj Japanio povas fari multe.

Zhou diris, ke la ĉina-japana amikeco havas solidan bazon inter la junuloj de la du landoj, kiuj multe deziras de la dulanda amikeco. Se la du landoj observos la principon “Lerni la lecionojn de la historio por la estonteco”, do la amikaj interrilatoj inter la du landoj glate disvolviĝos. Li konigis al la japana ĉefministro la plenumadon de la mediprotekta kunlabora projekto de la dulandaj gejunuloj “Defendu la patrinan riveron”, financita de la Japana-Ĉina Forstuma Interŝanĝa Fonduso.

Invitite de la Japana Ministerio de Eksteraj Aferoj, la Ĉina Junulara Delegacio faras amikan viziton al Japanio de la 6-a de novembro. Dum sia vizito la delegacio vaste kontaktis japanajn partiojn, junulajn societojn de la japana registaro kaj popolajn junulajn grupojn kaj diskutis kun ili pri mediprotekta kunlaboro, edukado kaj kultura interŝanĝo inter la dulandaj gejunuloj kaj atingis komunajn konojn pri pliprofundigo de la interŝanĝo kaj kunlaboro de la dulandaj gejunuloj.

Oni diris, ke la junula organizo de Ĉinio tenas bonajn rilatojn kun pli ol 40 junulaj societoj kaj establoj de Japanio. Ili faris plurajn amikajn aktivadojn, kiaj “Projekto de Granda Muro”, “Vojaĝo al Ĉinio”, “Plano pri Amikeco de Gejunuloj de Ĉinio kaj Japanio”, “Projekto de Junaj Ĉinaj Teknikaj Esploristoj en Japanio” kaj “Defendu la Patrinan Riveron”.