Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao telegrame kondolencas Fattuh pro forpaso de Arafat

La 11-an de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao telegrame kondolencis Rawhi Fattuh, prezidanton de la Leĝdona Konsilantaro de Palestino, kaj en la telegramo Hu esprimis profundan funebron pro forpaso de Yassir Arafat, prezidanto de Palestino, de la Organo de la Naciaj Rajtoj de Palestino kaj de la Komitato de la Palestina Liberiga Organizo.

En sia telegramo Hu diris, ke Arafat estis eminenta gvidanto de la aferoj de Palestino kaj elstara politikisto. Li dediĉis sian tutan vivon al la justa afero de la palestina popolo repreni la leĝajn naciajn rajtojn, estis profunde estimata kaj amata de la palestina popolo kaj ĝuis altan prestiĝon internacie.

Arafat estis ankaŭ fondinto de la ĉina-palestinaj interrilatoj kaj aktiva akcelinto. Por firmigi kaj disvolvi la amikecon inter la du popoloj li faris elstarajn kontribuojn. Lia forpaso estas ne nur granda perdo de la palestina popolo, sed ankaŭ perdigo de granda amiko al la ĉina popolo. Hu diris, ke li kredas, ke la palestinaj registaro kaj popolo certe heredos la neplenumitajn aferojn de Arafat, daŭre penados por akceli la pacan iradon de Mez-Oriento kaj politikan solvon de la problemo de Mez-Oriento. Ĉinio volontas daŭre disvolvi la dulandajn amikajn kaj kunlaborajn rilatojn kune kun Palestino.

Vicĉefministro Hui Liangyu, kiel speciala sendito de Hu Jintao, jam forlasis Pekinon la 11-an de novembro kaj flugis al Kairo por ĉeesti la funebran ceremonion de Arafat.