Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao ĉeestis la Simpozion pri Ĉina-Brazila Ekonomi-Komerca Kunlaboro

Akompanate de brazila prezidanto Luiz Inacio LULA da Silva, ĉina prezidanto Hu Jintao, kiu nun faras ofican viziton en Brazilo, ĉeestis la ferman ceremonion de la Simpozio pri Ĉina-Brazila Ekonomi-Komerca Kunlaboro en Braziljo kaj faris paroladon vespere de la 12-a de novembro laŭ la loka tempo. En sia parolado li emfazis, ke intensigi la ekonomi-komercan kunlaboron kaj akceli komunan prosperon estas grava enhavo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo kaj ankaŭ komuna tasko de la du landoj.

Hu diris, ke disvolvo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo portis realajn interesojn al la du popoloj. En la pasinta jaro la totala komerca valoro de la du landoj atingis 8 miliardojn da usonaj dolaroj. Tiam Ĉinio aĉetis brazilajn varojn valorantajn proksimume 6 miliardojn da usonaj dolaroj. De januaro ĝis septembro de 2004 Ĉinio aĉetis brazilajn varojn valorantajn 6.6 miliardojn da usonaj dolaroj, je pli ol 50% pli multe ol en la sama periodo de 2003. Nun Ĉinio estas la tria granda lando por eksporto de brazilaj varoj. Krom tio Ĉinio investis pli ol 70 entreprenojn en Brazilo, dum brazilaj entreprenistoj investis pli ol 300 projektojn en Ĉinio. La kunlaboro de la du landoj en la kampo de ter-riĉfonta satelito starigis brilan ekzemplon en la nov-teknologia kunlaboro de sud-sudaj landoj.

Ankaŭ LULA faris paroladon en la simpozio. Brazilo jam konfirmis la pozicion de merkata ekonomio de Ĉinio, kio klare montras la riĉan enhavon de la strategiaj partneraj rilatoj inter la du landoj. Intensigi la ekonomi-komercan kunlaboron de la du landoj utilas al plifirmigo de iliaj strategiaj partneraj rilatoj kaj interesoj de iliaj popoloj.

La nomita unutaga simpozio estas organizita de la Komerca Ministerio de Ĉinio kaj Ministerio de Eksteraj Aferoj de Brazilo. Ĝin ĉeestis reprezentantoj de 400 entreprenoj.