Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Usono observas la disvolviĝon de Ĉinio singardeme sed ne timeme

Colin Powell, ŝtata sekretario de Usono, decidis eksiĝi. La 13-an de novembro li estis intervjuita de la programo “Raporto de Wall Street Journal” de la kabla TV de la Usona Brodkasta Kompanio. Li diris, ke Usono devas kontakti Ĉinion kaj observi ĝian disvolviĝon en la estonteco singardeme sed ne timeme por progresi kune kun ĝi, sed ne kateni ĝin.

Powell diris, ke Ĉinio estas grava lando kaj havas multon por fari, dume Usono devas fari multe kun Ĉinio. Usono devas rigardi Ĉinion kiel partneron, landon amikan sur la ekonomia kampo, kaj kune kun ĝi fari pli kaj pli multe da aferoj.

Powell reasertis sian vidpunkton, ripetfoje diritan de li antaŭe: La usona-ĉinaj interrilatoj estis la plej bonaj en la pasintaj 30 jaroj. Li diris, ke la du landoj traktis la dulandajn interrilatojn ne sur la antaŭaj banalaj sloganoj. Ili atingis komunajn konojn, kiam ili havis samajn opiniojn, kaj atentigis unu la alian ĉe la malakordiĝo. Ili traktis la problemojn tute same kiel maturiĝintaj landoj.

Powell laŭdis, ke Ĉinio ludis gvidan rolon en traktado de regionaj aferoj. Li diris, ke en la pasintaj 3-4 jaroj, kiam li funkciis kiel ŝtata sekretario de Usono, li rimarkis, ke Ĉinio faris utilan laboron en solvo de la problemo de la sud-azia subkontinento kaj ludis pozitivan rolon en traktado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Ĉinio prezidis la ses-flankan intertraktadon kaj ludis gvidan rolon.

Powell diris, ke Usono kun ĝojo fondis fortajn ekonomiajn rilatojn kun Ĉinio. Usono volontas fari konkurencon kun Ĉinio sur la ekonomia kampo, sed ne sur aliaj kampoj. Usono rigardas Ĉinion kiel gravan komercan partneron. Li diris, ke Ĉinio alprenis pli da rimedoj por importi pli da usonaj varoj por solvi la sentivan problemon pri neegala duflanka komercado. Usono multe atendas de Ĉinio.