Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun transmaraj ĉinoj
en Rio-de-Ĵanejro

Tagmeze de la 14-a de novembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Hu Jintao, vizitanta Brazilon, intervidiĝis kun transmaraj ĉinoj, inkl. de tiuj de Taiwan, en Rio-de-Ĵanejro.

Hu konigis al ili la fruktojn de lia vizito al Brazilo kaj ekonomian konstruadon de la patrio kaj emfazis la principan starpunkton de la ĉina registaro pri solvo de la Taiwan-a problemo. Li diris: “La 23 milionoj da loĝantoj de Taiwan estas niaj gefratoj. En la mondo estas neniu krom ni, kiu pli forte volas solvi Taiwan-problemon per pacaj rimedoj. Por pace reunuigi la patrion ni volas fari ĉion eblan el la plej granda sincereco, sed ni firme oponas kontraŭ sendependiĝo de Taiwan kaj neniam toleros, ke oni detranĉu Taiwan de Ĉinio.” Hu esperis, ke la vastaj amasoj de la transmaraj ĉinoj donos siajn konsilojn, saĝon kaj forton al reunuiĝo de la patrio.

La parolado de Hu estis sincera, kortuŝa kaj firmdecida. Ĝi vekis fortan eĥon ĉe la transmaraj ĉinoj kaj esprimis ilian komunan deziron. Elmigrintaj Taiwan-anoj, kiuj aŭskultis la paroladon de Hu, diris, ke ili tuj ekagos laŭ la postulo de prezidanto Hu. Ili kredis, ke pli kaj pli multe da Taiwan-anoj aktive partoprenos en la naci-reunuiga afero. Ili montris sian deziron al prezidanto Hu, ke la patrio senĉese disvolviĝu kaj prosperu kaj kiel eble plej rapide efektivigu la kompletan reunuiĝon. Ili diris, ke ili kategorie oponas kontraŭ sendependiĝo de Taiwan kaj volontas fari siajn kontribuojn al la kompleta reunuiĝo de la patrio.