Unua paĝo >> Aktualaĵoj


“Kompleta Versio de la Ĉina Kroniko el 24
Volumoj en la Moderna Lingvo” eldoniĝis kaj donaciĝis al la Ĉina Ŝtata Biblioteko

Lastatempe la Komisiono por Redaktado de “Kompleta Versio de la Ĉina Kroniko el 24 Volumoj en la Moderna Lingvo” kaj la Pekina Limigita Kompanio de Eldono kaj Projekto de Klasikaj kaj Modernaj Verkoj donacis unu kompleton da konservinda kaj du kompletojn da binditaj verkoj al la Ĉina Ŝtata Biblioteko. Xu Jialu, ĉefredaktoro de la kompleta versio konigis al la ĉeestantoj la redaktadon, presadon kaj bindadon de la verko. Yang Guansan, prezidanto de la direktoraro de la Pekina Limigita Kompanio de Eldono kaj Projekto de Klasikaj kaj Modernaj Verkoj, kaj Ren Jiyu, direktoro de la Ĉina Ŝtata Biblioteko, ĉeestis la ceremonion nome de la donacinta kaj akceptinta establoj respektive.

Tio estas kronika verkaro kun 3500 subvolumoj el 47 milionoj da ideogramoj, kies enhavo ampleksas la historion de Ĉinio de miloj da jaroj, t.e. de la 26-a jc. a.K., kiam regis Huangdi, prapatro de la ĉina nacio, ĝis pereo de Ming-dinastio en 1644 kaj la manĉura armeo entrudiĝis en Pekinon.

Ĝi estis verkita en 4 stiloj, t.e. ĝji, en kiu legiĝas gravaj historiaj eventoj kun aktivadoj de imperiestroj de ĉiuj dinastioj kiel la skemo; ĝǔan, en kiu legiĝas biografioj de reĝoj, markizoj, generaloj, ministroj, gravaj intelektuloj, konfuceanoj, famaj komercistoj, kuracistoj, aktoroj, iliaj vortoj kaj agadoj; bjaǔ, en kiu legiĝas gravaj aferoj de regnestroj, korteganoj, aristokratoj, iliaj potenciĝo, abdikiĝo, meritoj kaj krimoj; ĝi, en kiu legiĝas pli ol 20 ĉapitroj pri ritoj, muziko, almanako, manĝaĵoj, vestoj kaj diversaj objektoj, geografio, kriminalaj kodoj kaj leĝaj sistemoj, geografia divido kaj astronomiaj atingoj. Per la 4 literaturaj stiloj la aǔtoroj traktis politikajn, militajn, leĝajn, historiajn, literaturajn, artajn, agrikulturajn, komercajn, financajn, impostajn, astronomiajn, geografiajn, almanakajn, moralajn, religiajn, naciajn kaj sociajn aferojn. La verko komplete kaj tri-dimensie montras la ĉinan historion.

Kompili historiajn verkojn, legi ilin kaj lerni lecionojn el tiuj verkoj por nuna utiligo estas valora tradicio de la ĉina nacio. Ĉar la verko estis farita en pli ol 1800 jaroj en multaj dinastioj, kiam multe ŝanĝiĝis la sociaj sistemoj, literaturaj objektoj, lingvoj kaj eĉ skriblingvoj, tial multe da nuntempuloj renkontis malfacilojn en la legado. Por ke pli da homoj povu facile studi la historion, en 1991 oni decidis redakti la nomitan verkon.

Helpate de la projekta grupo pri ordigo kaj eldonado de la klasikaj verkoj de Ĉinio, la Laborkomisiono por Ordigo kaj Studo de Klasikaj Verkoj de Altaj Lernejoj de Ĉinio estis taskita por realigi la planon. Ĝi do organizis dekojn da profesoroj kaj fakuloj el la Pekina Universitato, Pekina Instruista Universitato, Fudan-universitato, Sichuan-a Universitato, Shaanxi-a Instruista Universitato kaj kelke da aliaj altaj lernejoj fari kontroladon de la originaloj de la verko kaj traduki ilin en la modernan lingvon dum 13 jaroj kaj ili entute tradukis proksimume 100 milionojn da ideogramoj. Tio estas la unika kompleta versio, kiun konas la historio.

Dum la redaktado kaj eldonado la Pekina Limigita Kompanio de Eldono kaj Projekto de Klasikaj kaj Modernaj Verkoj investis entute dekojn da milionoj da juanoj, organizis dekojn da redaktoroj kaj kontrolantoj por fari zorgeman kontroladon. Oni faris ripetfojan diskutadon kaj zorgeme cerbumis pri ĉiuj vortoj, faris plurfojan poluradon de la tradukaĵoj por ke la versio estu perfekta. Post difino de la versio oni kontrolis 12 fojojn. Tio estas sukcesa provo por plenumi la gravan kulturan projekton de la ŝtato.